(eo) Esperanto

Kiam ni okupiĝas pri arto el fibroj
ni kreas ion
sed ni ankaŭ partoprenas en historiaj tradicioj,
aĝa dekmilojn da jaroj.
Vi ne nur faras arton por via animo
kaj por estontaj generacioj,
vi simboligas la laboron de niaj prauloj.

Herbejo Coldon, La Teksita Vojo.

La KUKUmobilo estas studio sur radoj, nur sufiĉe granda por alta teksilo kaj sufiĉe malgranda por travojaĝi facile la eŭropan kontinenton kaj establi provizoran laborejon ĉe diversaj teksstacioj. La itinero komenciĝas ĉe la portugala atlantika marbordo kaj zigzagas tra la kontinenta Eŭropo ĝis la atingo de la Nigra Maro.

Dum pluraj jaroj, kreiĝas grandformata bildteksaĵo sur la alta teksilo uzante la tradician gobelinteknikon. La deirpunkto de tiu ĉi teksaĵo estas pentrita modelo de la artistino Andrea Milde, kiun kompletigas esplorlaboroj surloke.

Krom la laboro pri ĉi tiu grandformata teksaĵo, laborrenkontiĝoj ofertas al la spektantaro sciojn pri la bazaĵoj de la tekniko kaj la kompleksecon de la procezo de kreado de gobelino. Per la interŝanĝo kun la artistino profundiĝas la motivoj, kiuj iniciatigis ŝin por ĉi tiu projekto.

Temas pri:

# koncentri nian atenton al unu el la plej malnovaj kulturaj teknikoj de la homaro. Scio kaj kapabloj estis transdonitaj kaj perfektigitaj tra generacioj. Nur tielmaniere el rudimentaj pretigaj metodoj povis ekesti tiu ĉi ekskvizita artmetio.

# konservi nian nematerian kulturan heredaĵon. Tiu ĉi tasko ne nur estu en la manoj de malmultaj, sed estas respondeco de socio, kiu volas disponigi ĉi tiun trezoron al si mem kaj al estontaj generacioj.

# pripensi la estontecon de la eŭropa areo kaj de nia socia strukturo. La preta verko, kiel spegulo de la diverseco de eŭropaj realecoj kaj identecoj, estas komprenata kaj kiel metaforo de ilia interligo kaj kiel klara engaĝiĝo por socia Eŭropo en la servo de la civila socio.

# pripensi la homan dimension, laŭ grandeco, rapideco, percepto, kreiva potenco kaj komplekseco. La KUKUmobilo provas akordigi la senliman homan deziregon al scio kaj kresko kun la urĝa bezono trovi daŭripovan kaj moderan vivmanieron.

# komprenigi la tempon alimaniere, sur la filozofia kaj ankaŭ sur la konkreta sentebla nivelo; malrapida arto, malrapida vivo povas esti ebla vojo, kiu malfermas la pordon al atentema kaj senciga vivmaniero.

# alporti la translokigon de scio en la publikan spacon. La KUKUmobilo komprenas la publikan spacon kiel lokon por kolektivaj procezoj de lernado kaj sperto; loko, kie komunumo kaj identeco estas respertitaj kaj arto fariĝas parto de la ĉiutaga vivo.

La KUKUmobilo vidas sin kiel spuristo de la manfarita kaj arta pasinteco; kiel spuristo de tekstilaj, kulturaj kaj socipolitikaj identecoj; kiel nomada kronikisto kaj nuntempa atestanto en momento de fundamenta ŝanĝo; kiel gardanto kaj fonto de ideoj en egalaj partoj; en la plej bona kazo kiel „instiganto“ de novaj interplektiĝoj kaj de eŭropa spirito, kiel ĝi estas jam pensita kaj vivita en multaj mensoj kaj koroj.

 

Arkitektoj, skulptistoj, pentristoj, ni ĉiuj bezonas reveni al la metio! Ĉar ne ekzistas „arto laŭ profesio“. Ne ekzistas esenca diferenco inter la artisto kaj la metiisto. La artisto estas la intensigo de la metiisto. En maloftaj lumaj momentoj, kiuj estas ekster lia volo, la graco de la ĉielo lasas senkonscie flori arton el la laboro de sia mano, sed la bazo de la verko estas esenca por ĉiu artisto. Tie estas la origina fonto de kreado de artaĵoj.
Do ni formu novan gildon de metiistoj sen la klasdisiganta aroganteco, kiu volis starigi orgojlan muron inter metiistoj kaj artistoj! (…)“

Walter Gropius, Baŭhaŭs-Manifesto 1919